|
Jonathan
Cooper |
La Erotiko de Desegnado
Unue eldonita en Monato, majo 2001
Mi staras ĉe stablo en figurdesegno-grupo. Ĉiuflanke de mi estas aliaj homoj, ankaŭ ĉe stabloj, kaj en la centro de la ĉambro estas nuda virino, kuŝanta sur sia maldekstra flanko sur granda tuko, drapirita super la planko. Ŝia maldekstra kruro, kiu enfaldiĝas sub ŝia dekstra femuro, antaŭvenas ete kaj ŝia levigita, dekstra brako kuŝas trans la flanko de ŝia kapo. Malfermokula, ŝia vizaĝo turniĝas je kelkaj gradoj al la planko.
Post kiam mi malforte indikas bazajn proporciojn de la pozo, mi lasas vagi miajn okulojn super ŝiaj formo, serĉanta interesaĵojn. Mi notas la kurbon de la pli proksima femuro, milde ŝvelanta kaj mallarĝiĝanta. La ombroj de du proksimaj lampoj donas belan akrecon al la randoj, feliĉe sen severeco. Kun okuloj kaj krajono mi malrapide kaj delikate karesas, sur papero, la superan konturon de ŝia femuro, de la malantaŭo de ŝia fleksita genuo al ŝia forkiĝo. La malsupera konturo, platiĝanta ete, montras la kontraston inter mola, elasta karno kaj la pli malmola, tuk-kovrita planko.
Komence, mi notegis la aliajn homojn en la ĉambro. (Ĉu mia desegnaĵo aperus mallerta kompare kun la lia? Ĉu mi estos embarasinta min?) Tamen nun mi estas kuntrenita en la procezo, do estas kvazaŭ la modelo kaj mi estas solaj en alie malplena ĉambro.
Mia okuloj moviĝas transe al la delikate rondita ventro de la modelo. Hodiaŭa korpmodo deklaras ke tiu parto de virina korpo devas esti absolute plata; sed reala virino, ekzemple la individuo antaŭ mi, havas ventron kiu ŝvelas milde de ŝia umbiliko, eksteren al ŝiaj koksoj kaj malsupren al ŝia ingveno. Subtilaj ŝanĝoj de tono, anstataŭ akraj randoj, nun definas la formon. Por priskribi la supraĵon kiam ĝi iras antauen kaj malantaŭen, mi devas teni mian krajonon kline, preskaŭ horizontale, kaj premi ĝin tre malpeze. En mia imago, ĉiu tanĝa tuŝo de la grafito tiklas la karnon de la modelo, karnon kiu tremetas sub miaj fingroj. Kiel la modelo kaj la desegnaĵo kunfandas, tiel kunfandas ankaŭ miaj okuloj kaj mia desegnomano.
Se oni diras al vi ke desegni nudan modelon estas tute ne-seksa, ne kredu onin. Fakte, desegni kukurbon aŭ monton aŭ nebulon estas ankaŭ seksa, tamen la ligo ne estas tiel evidenta. Estas baze du kialoj kial desegnado estas esence erotika. La unua estas la trifoja, sensa ligo inter la mano (kaj ĝia etendaĵo, la desegnilo), la papero kaj la subjekto de la desegnaĵo. En neniu alia du-dimensia arto estas la tuŝa elemento tiel forta kaj tuja. (1) La fakto ke unu el la plej oftaj subjektoj de desegno estas la nuda homa korpo nur plifortigas tion. La dua kialo estas historia. La kresko de desegno kiel memstara arto en la okcidento koincidas kun movo en socio de publika al privata vivo. Mezepoke, multaj agadoj kiujn oni nun nur faras private, oni faris ekstere kaj plenspekte. (2) Ripetiĝanta temo en desegnaĵoj delongtempe estis ĉiutagaj, privataj agadoj, principe la lavado de la korpo aŭ hararo. Kvankam la francaj Impresionistoj kiel Degas fine faris ĉi-tian subjekton akceptinda, ĝi establiĝis depost la 16a jarcento. (3) Rigardi tiajn desegnaĵojn similas al spioni fremdulojn. Ni povas senti amorspektemulan ekscitvibron, eĉ se la agadon kiun ni rigardas estas tute ne-seksa.
Reiru ni al la nuda modelo en la ĉambro. Kian rezulton havas ŝia forrigardo de mi kiam mi desegnas ŝin? Mi scivoli: ĉu ŝi konscias ke mi, persone, fiksrigardas ŝian nudecon? Krome, se ŝi ja konscias, ĉu ŝi ĝin ĝuas? Aliflanke, se ŝi ne konscias, ĉu mi perfortas ŝin per ŝteli ŝian privatecon? Ĉi-tiu necerto, anstataŭ maltrankviligi min, kreas ravan svarmjuketon en mi.
Ne estas sekreto ke figur-desegnado estas tre malnatura agado. Ĝi havas bone establigitajn regulojn, plejmulte neskribitajn, plejmulte eĉ generale nediritajn. Kiel desegnisto, mi ne devus pensi pri la modelo kiel mi ĵus faris. Anstataŭe, mi devus pensi pri ŝi kiel formo studiota, kiel aro de surfacoj kaj tonoj, same kiel kukurbo estas aro de surfacoj kaj tonoj. Je ŝia parto, la modelo devus pensi pri si tiumaniere ankaŭ. Do, ŝi devas efektive forlasi sian korpon kaj tranĉi sin de la realeco de la ĉambro en kiu ŝi estas. La plej facila metodo por tiu estas forrigardi, eble eĉ fermi la okulojn, kaj revi. Ĉi-tiuj devigitaj kondutoj kaj sintenoj espere malfuzeos la eblan embarasecon de tiel nenormala situacio. Nu, ĉu vi neniam sentis panikon en publika ejo kiam persono sidanta kontraŭ vi, en kies vizaĝo vi trovis intereson, subite reciprokas vian fiksrigardon. Kion vi faras? Ridetas reen? Ne, vi rapidege forrigardas kaj esperas ke la alia persono ne komprenas ke vi fiksrigardis. Kiom pli embarasa se la alia persono estus nuda!
Kondiĉe ke la modelo ne rerigardas min kiam mi rigardas ŝin, estas en ordo. Nu, ŝi estas nur objekto, ĉu ne? Tiel esprimita, desegnado ŝajnas iom malpersona kaj malnobliganta. Fakte, la historio de arto havas multajn ekzemplojn de nud-desegnaĵo en kiu artisto traktis modelon tute kiel objekto. Multe da tiuj desegnaĵoj estas teknike bonegaj kaj certe notindaj. Tamen, profunde, ni scias ke io mankas: tiu sento ke ni renkontas varman, spirantan personon. Unu artisto kiu sekcese superi tion, kiu desegnis kaj la personon kaj la korpon, estis Rembrandt. Estas ĉi-tiu kapablo kiu konvinkas min--kaj kelkajn art-historiistojn--ke Bildo 1, oficiale priskribitan kiel 'Skolo de Rembrandt' estas fakte verko de la majstro mem.

Bildo 1:
Skolo de Rembrandt, Sidanta nudulino. Nigra kreto, korektita kun blanka,
16.2 x 12.3 cm.
Museum Boijmans Van Beuningen, Rotterdam, Nederlando
Do, ĉu modeloj iam ajn rerigardas la artistojn kiuj ŝin desegni? Antaŭ mi repondas, ni pensu 'molan' pornografion. Estas interesa ke gazetoj por viroj multe uzas la reciprokan rigardon de la modelo, kiel rigardo de 'venu-kaj-prenu-min'. Tie, la modelo rigardas rekte al la fotilo, kun lipoj paŭtaj aŭ iomete disaj, kun pozo indikanta ŝian malfermecon kaj tujan haveblecon. Nu, kio pri arto? Jes, artistoj ankaŭ efike uzis la reciprokan rigardon. Unu fama ekzemplo estas "Les déjeneur sur l'herbe" (La tagmanĝantoj sur la herbejo) fare de Manet (prepara skizo montrita en Bildo 2). Notu la nudan virinon en la mezo de ĉi-tiu bildo. Ŝia rigardo ne estas 'venu-kaj-prenu-min', sed 'kion-vi-rigardas?'. Ĝi estas rigardo de defio anstataŭ pasiveco, de provoko anstataŭ havebleco. Grava, ekstra elemento en ĉi-tiu verkaĵo estas la fakto ke, kvankam la virino estas nuda, ŝia viraj kunuloj estas vestitaj en samtempaj vestaĵoj. Tiu implikas ke ŝi ne estas pagana diino aŭ nimfo, kiu farus ŝin akceptinda por ĝentila socio, sed verŝajne prostitutino. (Interese, la vorto "pornografio" originas de la greklingvaj vortoj kiuj signifas "prostitutoj" kaj "skribado".)

Bildo 2:
Edouard Manet, La tagmanĝantoj sur la herbejo 1862-63. Krajono, akvarelo,
plumo kaj inko, 37 x 46.8 cm.
The Ashmolean Museum, Oxford, Unuiĝinta Regno
Mia desegnaĵo progresas sufiĉe bone, laŭ mi; ĝi disvolvas
sian propran vivon. Kiam mi komencis, mi havis preskaŭ respektegan rilaton
al la modelo. Tamen nun mi bedaŭras ke mi iĝas nefidela amanto. Mi trovis
alian objekton de mia atento, por konkuri ŝin: mia propra desegnaĵon. Finfine
estas la desegnaĵo kiu informos min kiam ĝi estas finita, ne la modelo. (4)
Mi devas zorgi ke mi ne troŝarĝas la bildon. Ĝis certa momento, ĉiu aldona
signo faras la erotikan procezon de deseganado pli facila por oni vidi; post
tiu momento, ĉiu aldona signo faras ĝin pli malfacila. Estas tre delikata
afero.
Jonathan Cooper 11 Januaro 2001